Alexander Turney Stewart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Turney Stewart

Alexander Turney STEWART (12-an de oktobro 1803, Lisburn, Irlando10-an de aprilo 1876) estis irland-devena usonano, kreinto de la unua vendeja magazinego en Usono.

Stewart elmigris en Usonon en aĝo de 15 jaroj, kie li instruis antikvan histoorion en privata lernejo. Li kelkfoje hejmenvizitis, de kie li kunportis punton kaj merceron. Li baldaŭ rimarkis, ke tio pli profitdona ol la instruado. Li malfermis en 1823 magazenon en la Broadway, kiu atentokaptiĝis ĉar Stewart estis treege atentema al la aĉetantoj. Lia baza principo estis, ke oni devas kapti ĉiun aĉetanton. Dumtempe li estis tre malatentema al la dungitoj.

Li malfermis pli kaj pli da vendejojn, dividis la magazenon je sekcioj (tuta nova metodo) kaj elpensis la montrofenestrojn por allogi la aĉetantojn.

Li konstruigis ĝis 1848 sian unuan magazenegon. Kiel plej riĉa persono de Novjorko, li ekkonstruigis en 1869 Garden City sur Long Island.

Lian kadavron oni ŝtelis tri semajnojn post la entombigo, la vidvino devis pagi 25.000 USD por rericevi ĝin.