Alfredo Palacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfredo Palacio [Alfredo Palasjo] estas la nova provizora prezidento de Ekvadoro. De 15-a de januaro 2003 ĝis 20-a de aprilo 2005 li estis vicprezidento de la lando. Profesie, li estas kuracisto, fakulo en kormalsanoj.

Li anstataŭas Lucio Gutiérrez, de kiu li estis vicprezidento antaŭ la elĵeto kongresa. Li naskiĝis la 22-an de januaro 1939 en Guayaquil, granda havenurbo, kaj tie komencis siaj esploroj. Li ĥirurgiistiĝis en urba universitato en 1967, kaj poste laboris pri kardiologio en diversaj usonaj malsanulejoj ekde 1969 ĝis 1974. Ekde 1980 li instruis kardiologion ĉe la Nacia Ekvadora Instituto de Kardiologio, kaj ekde 1989 ankaŭ ĉe la Universitato de Guayaquil.

En 1994, li akiris la oficon de ministro de publika saneco, kiun li okupis ĝis 1996 kiam la registaro de Sixto Durán-Ballén ekregis.

Ekde 2001, li estas profesoro pri kontrolado de publika saneco ĉe la Universitato de Guayaquil.

En 2003, li vicprezidentiĝis kiam li kaj Lucio Gutiérrez gajnis la prezidentan elektadon kun 56% de la voĉdonoj. GUTIÉRREZ restis kiel prezidento ĝis la krizo de aprilo 2005.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.presidencia.gov.ec/modulos.asp?id=192 greke http://news.bbc.co.uk/hi/spanish/latin_america/newsid_4468000/4468617.stm greke http://world.people.com.cn/GB/14549/3341548.html greke http://www5.chinesenewsnet.com/MainNews/Topics/2005_4_21_0_26_51_56.html