Aliman
Aliman | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 907025 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 434 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 11′ N, 27° 49′ O (mapo)44.1916127.814091Koordinatoj: 44° 11′ N, 27° 49′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 126,21 km² (12 621 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Aliman estas vilaĝo en Rumanio, distrikto Constanța. Al ĝi apartenas administre la komunumoj Dunăreni, Floriile kaj Vlahii. Ili havis entute 3 083 loĝantojn en 2002.
Situo[redakti | redakti fonton]
Ĝi situas en la sudorienta parto de la lando, sur la dekstra bordo de Danubo, 89 km okcidente de Konstanco, 24 km norde de la plej proksima urbo Băneasa.
Historio[redakti | redakti fonton]
Sur la areo de Aliman oni elfosis ruinojn de fortikaĵoj el la romia epoko, el la 2-3-a jc.
Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]
- Dan Spătaru (Aliman, 2-an de oktobro 1939 – Bukareŝto, 8-an de septembro 2004): rumana kantisto
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- naturprotekta rezervejo en la Urluia-valo, sur areo de 14,62 hektaroj, kun la lagoj Sarpul kaj Vederoasa.
- Sacidava - ruinoj de la romia fortikaĵo.