Alpa raso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La alpa raso estas unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Antropologoj difinis ĝin fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, kaj tiutempe ĝi estis vaste konata, kvankam nuntempe la termino estas apenaŭ plu uzata. La karakterizo "alpa raso" baziĝas sur la gvidaj ĝeneralaj korpaj trajtoj de la nuntempaj etnaj populacioj de iuj partoj de centra, suda kaj orienta Eŭropo kaj iuj partoj de centra kaj okcidenta Azio: anoj de tiu raso tipe havas rufe brunajn harojn, estas malpli altaj, havas malpli larĝajn ŝultrojn kaj iom malpli helan haŭton, ol karakterizaj anoj de nordia raso.

Tiaj rasaj tipologioj estas kritikataj kaj plejparte kontraŭataj fare de modernaj antropologoj pro pluraj kialoj, aparte post la ekesto de molekula antropologio.