Altotimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rigardo tra la vitra planko de la Turo CN en Toronto povas produkti akrofobion

Altotimo (ankaŭ akrofobio, laŭ iuj pintotimo) estas timego (fobio) de altejo aŭ altaĵo, pli precize de la profundaĵo sub ĝi. Ĝi similas al aliaj fobioj aŭ timegoj, kiuj rilatas al fermitaj ejoj (klaŭstrofobio), al tro malfermitaj ejoj, ktp. Ene de ili ĝi similas al vertiĝo, sed diferencas per tio, ke la vertiĝo baziĝas sur fiziologiaj sentoj rilata al interna orelo, dum la altotimo rilatas al mensaj sentoj.