Alvokbuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alvokbuso ĉe Sint-Gillis (Dendermonde - Flandrio)

La Alvokbuso (nederlande belbus, germane Rufbus) estas formo de publika transporto kiu estas inter alie uzata en Flandrio. Alvokbuso nur veturas post kiam oni ĝin telefone mendis (tial la nomo alvok-buso). Alvokbusojn oni enkondukis en regionojn kie loĝas ne sufiĉe da homoj por povi organizi regulan busservon. Tiuj busoj finfine plejofte veturus sen pasaĝeroj.

Alvokbuso havas fiksan nombron de haltejoj, sed ne veturas laŭ fiksa vojo aŭ fiksa horaro. La buso haltas nur je haltejoj kiuj anticipe estas menditaj. Vojaĝo per alvokbuso kostas nur same multe kiel vojaĝo per normala buso. Alvokbusoj kutime estas malpli grandaj ol normala busoj kaj havas kapaciton de 10-15 pasaĝeroj.

Eksteraj ligiloj