Amaro (gusto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amaraĵo)
Adriaen Brouwer: La amara trinkaĵo, ĉ. 1630–1640

Amaro estas krom dolĉo, acido, salo kaj umamo, unu el la kvin gustoj kiuj estas percepeblaj per la lango. La amara gusto antaŭ ĉio estas gustumata per la malantaŭa parto de la lango.

Multaj homoj sentas ke la amara gusto estas malagrabla. Speciale infanoj spertas tion. Adoltoj, antaŭ ĉio viroj, sentas ke la amara gusto estas malpli malagrabla kaj kelkfoje eĉ bongusta, speciale en kombino kun dolĉa kaj/aŭ graseca gusto. Biologoj opinias ke amaro estas sentata kiel malagrabla gusto por preventi veneniĝon (multaj alkaloidoj, el kiuj multaj havas toksanfarmakologian efikon, havas amaran guston). Ankaŭ kelkaj plantoj produktas amargustajn substancojn kiel defendomekanismo kontraŭ herbovoruloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]