Amara Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelkaj ŝipoj en la Amara Lago.

Amara Lago, ankaŭ Amaraj Lagoj, kaj Granda Amara Lago (en araba البحيرة المرة الكبرى: al-Buhayrah al-Murra al-Kubra) estas salakva lago kiu estas parto de la Sueza Kanalo. Ĝi estas konektita kun la Malgranda Amara Lago (araba: البحيرة المرة الصغرى; transliterumite: al-Buhayrah al-Murra as-Sughra), tra kiu la kanalo same fluas. Antaŭ la kanalo estis konstruita, ties loko estis okupita de sekaj salaj valoj.[1] Kune la Amaraj Lagoj havas surfacan areon de ĉirkaŭ 250 km². La kanalo fluas ankaŭ tra la Lago Manzala kaj la Lago Timsah, norde de la Amaraj Lagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Madl, Pierre (1999). Essay about the phenomenon of Lessepsian Migration Arkivigite je 2016-07-31 per la retarkivo Wayback Machine, Colloquial Meeting of Marine Biology I, Salzburgo, Aprilo 1999 (reviziita en Nov. 2001).