Amatriĉana saŭco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bukatinoj kun amatriĉana saŭco

Sugo all'amatriciana (elp. suɡo allamatriĉana) estas tradicia itala kondimento por pastaĵo farita kun gvanĉalo (fumaĵita vango de porko), ŝaf-fromaĝo, kaj tomato. Origine el la vilaĝo Amatrice (en la montara Provinco de Rieti de latia regiono), la Amatriciana estas unu el la plej konataj saŭcoj por pastaĵoj en la itala kuirarto. Ĝi estas tradicia plado de regiono Latio.