Gvanĉalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gvanĉalo de Norcia inter du ajloplektaĵoj

La gvanĉalo de porko estas la vango de porko, tranĉaĵo de porka viando kun malgrasaj strioj (muskolo) kaj altkvalita graso, kun konsisto malsama de tiu de lardo (graso de la dorso) kaj de tiu de panĉeto (graso de la ventro).
La konsisto estas pli dura ol tiu de panĉeto kaj la saporo malsama.

La gvanĉalo estas utiligata en multaj kondimentoj, inter kiuj estas fama la 'sugo all'amatriciana', kiu estas tradicia produkto de Italio.