Norcia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norcia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Umbrio (2005)
Provinco PG Peruĝo (2005)
Geografia situo 42° 48′ N, 13° 6′ O (mapo)42.813.1Koordinatoj: 42° 48′ N, 13° 6′ O (mapo)
Alto super marnivelo 604 m
Areo 274 (2005) km²
Loĝantaro 4544 (2023)
Loĝdenso 16 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Accumoli (RI), Arquata del Tronto (AP), Cascia, Castelsantangelo sul Nera (MC), Cerreto di Spoleto, Cittareale (RI), Montemonaco (AP), Preci (2005)
Patrono San Benedetto
Festa tago 21-a de marto (2005)
Nomo de loĝantoj nursini
Poŝtkodo 06046
Imposta kodo F935
Kodo laŭ ISTAT 054035
Telefona prefikso 0743
Retpaĝo http://www.comune.norcia.pg.it/
Loko en mapo
vdr

Norcia (prononcu: Norĉa, latina nomo Nursia) estas komunumo de Italio, kun preskaŭ 5000 loĝantoj, kaj situas en la monta parto de Umbrio. Krom la ĉefa urbeto, la komunumo enhavas ĉirkaŭ 25 vilaĝojn.

Panoramo

Historio[redakti | redakti fonton]

Nursio estis fondita verŝajne inter la 8-a kaj la 5-a jarcento a.K.. Dum la 3-a jarcento a.K. ĝin konkeris Romo; ĝia nomo estis tiam Nursia. Ĉirkaŭ 100 jarojn post la falo de la Romia Imperio, ĝin konkeris la Lombardoj (572), kies ĉefurbo en Umbrio estis Spoleto. La Duklando de Spoleto restis sendependa ĝis 1198, kiam ĝi iĝis parto de la Papa Ŝtato, sed antaŭ tiu jaro Nursio iĝis libera urbo kaj estis akirata de la Papa Ŝtato nur en 1354. En 1860 la urbo eniris la ĵusnaskitan ŝtaton de Italio.

Famaj homoj[redakti | redakti fonton]

En Nursio naskiĝis Sankta Benedikto (ĉ.480-547).

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Placo Sankta Benedikto kun la samnoma preĝejo

La ĉefa monumento en Nursio estas la baziliko dediĉita al Sankta Benedikto. Tiu preĝejo estis konstruita dum la 12-a jarcento, verŝajne sur alia konstruaĵo, sed prenis la nuntempan aspekton ĉefe dum la 14-a jarcento[1].

Estas aliaj monumentoj de la 14-a jarcento (Komunuma Palaco, preĝejo de Sankta Francisko, preĝejo de Sankta Aŭgusteno) kaj de la 16-a jarcento ("Castellina", preĝejo de Sankta Maria Arĝenta).

Tertremoj de 2016[redakti | redakti fonton]

Norcia estis damaĝita de la tertremoj de la 24-a de aŭgusto kaj la 26-a de oktobro 2016: la lasta disfaligis grandparte la preĝejon de San Salvatore (Sankta Savanto). La 30-an de oktobro 2016, la tertremo de grando 6,5 (je 7:41 matene) kaŭzis la kolapson de la baziliko de Sankta Benedikto kaj ĝia dekoka jarcento sonorilturo. Ili ankaŭ kolapsigis la katedralon de Sankta Maria Arĝenta, la preĝejojn de Sankta Rita kaj Sankta Francisko, la sanktejon de Nia Sinjorino de la Doloroj kun ĝia sonorilturo, la preĝejon de Sankta Aŭgusteno, kaj partoj de la muroj kaj mezepokaj turoj, kaj damaĝis la monumentojn kaj komunuma Palaco kaj Castellina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Basilica di San Benedetto en la retpaĝaro de la komunumo itale