Saltu al enhavo

Amerika Ligo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amerika Ligo
sporta ligo
Branĉo de Grandaj Ligoj de Basbalo vd
Branĉoj • Amerika Ligo Okcidenta
• American League Central
• Amerika Ligo Orienta vd
Lando UsonoKanado
Fondita en 28-a de januaro 1901
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Amerika Ligo (aŭ Usona Ligo, angle American League kaj AL) estas — kun la Nacia Ligo — unu el la du ligoj kiuj formas la usonajn Grandajn Ligojn de Basbalo. La Amerika Ligo formiĝis je 1901 el la Orienta Ligo (Western League), sub la gvidado de Byron Bancroft "Ban" Johnson. Ekde 1903, interludas por la Grand-Liga ĉampiona titolo la ĉampionoj de Amerika Ligo kaj la Nacia Ligo, en la ludoserio World Series (kun du esceptoj: je 1904 kaj 1994).

Inter la du Grandaj Ligoj, ekzistis malsamo ĉe unu ĉefa regulo ekde 1973 ĝis 2021 (krom je 2020). En la Amerika Ligo, ekde 1973 la ĵetisto sole ĵetas sed ne batas, anstataŭite de alia batanto, la t.n. delegita batanto (DH). Dume, en la Nacia Ligo, la ĵetisto tiam devis ankaŭ bati. Je 2020, dum sia ludosezono kiu estis mallongigita de la KOVIM-a krizo, la NL provizore uzis la regulon pri la DH; tiu ligo tamen revenis al sia kutima regulo je la sekvinta ludosezono. Je 2022, la regulo pri la DH fariĝis uzata en ambaŭ Grandaj Ligoj.

La Amerika Ligo konsistas el tri divizioj:

Orienta divizio

[redakti | redakti fonton]

Centra divizio

[redakti | redakti fonton]

Okcidenta divizio

[redakti | redakti fonton]