Amerika kosmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amerika Kosmo (American Cosmo) estas unu el "Kosmaj planlingvoj". Ĝi estas internacia planlingvo proponita en 1935 de Maurice Arnold, de Nov-Jorko. Eble unu plua provo por simpligi anglan lingvon por servi kiel internacia lingvo.