Amika rondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amika rondo (tradicio))
Amika rondo

Amika rondo estas adiaŭa tradicio de sovetia kaj ekssovetia Esperanto-movado. Fine de renkontiĝo la partoprenantoj ekstaras ronde, vizaĝe en centron. En mezon de la rondo oni metas vojaĝsakojn. La starantoj interplektas siajn brakojn kaj prenas manojn de najbaroj (vd. la foton). Osciligante la manoĉenon la partoprenantoj trifoje laŭte deklamas: Per Esperanto por mondpaco kaj amikeco. Ĝis revido, ĝis revido, ĝis revido. Se inter la ĉeestantoj forveturas nur kelkaj, ili stariĝas en mezon de la rondo kaj starante ekstervizaĝen agas same.

La tradicio estis unu el la plej kortuŝaj partoj de ĉiu amasa E-aranĝo kaj ofte estis metata en oficialan tagordon de SEJToj, EoLAj kaj aliaj renkontiĝoj. En postsovetia E-movado la tradicio de Amika rondo poiom malaperas. Ĝi tamen foje renkonteblas en fotoj de plej diversaj aranĝoj ankaŭ nun[1].

La tradicio de Amika rondo radikas el simila skolta tradicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperantistaj renkontiĝoj:

Esperanto-asocioj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel en tiu ĉi foto fare de Choe Taesok farita en Koreio en 2015

2. Video: amika rondo de "Bonvenon al Ŭonbulismo" en 2017