Amnaș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Amnaş)

Amnaș [amnaŝ] (hungare: Omlás omlaŝ, germane: Hamlesch) estas vilaĝo en Rumanio okcident-nordokcidente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1856 loĝantojn (germanoj, rumanoj); en 1992 — 389 (rumanoj, 31 % da germanoj). Ĝia unua mencio skriba estas en 1309. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Szeben vármegye). Administre ĝi apartenas al Săliște.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo menciitis unuafoje endokumente en 1309. Rego Matthias Corvinus transdonis la feŭdon en 1472 al la saksiaj Sep seĝoj (Sieben Stühle). Gi konsistis el kvin vilagoj. Post 1486 la komunumo estis denove sub saksia jugado (centro Sibio, subdistrikto Oradie). Post 1450 starigitis tie ĉi defenda kirko gotikstila estanta sub la patroneco de Sankta Mikaelo, kiun oni cirkaŭis per defendoturoj (restoj ankoraŭ videblis en la uesto kaj sudokcidento). En la 19-a jarcento ĝi anstataŭigitis pro kadukigo per nova en la stilo de novromaniko. Ekzistis ĝis la 17-a jarcento pilgrimadokirko Sankta Mario (Marienkirch), kies restojn oni trovis en la 19-a jarcento.

Laŭlegende la ratkaptisto de Hameln aperis en Amnaş kun la forrabitaj infanoj. Je tiu legendo sendube helpis la simileco inter la du loknomoj (Hameln kaj Hamlesch).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]