Amplifilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova amplifilo kun elektronaj valvoj

Amplifilo estas aparato kiu ŝanĝas malgrandan movadon en pli grandan movadon. Tamen, ĝenerale la plej kutimaj kaj utilaj amplifiloj efektive uzas malgrandan kvanton de energio por regi pli grandan kvanton de energio. Plu, avantaĝas se la amplifita elaĵo havas linearan rilaton kun la enaĵo. Tiu ĉi rilato sciiĝas kiel la amplifo de la amplifilo.

La plej kutima speco de amplifilo estas la elektronika amplifilo (ekz. operacia amplifilo), ofte uzitaj en radiofoniaj kaj televidaj dissendiloj kaj riceviloj, sonsistemoj, mikrokomputiloj, kaj aliaj elektronikaj ciferaj ekipaĵoj, kaj en gitaroj kaj aliaj instrumentaj amplifiloj.

Alia speco de amplifilo estas la fluida amplifilo, bazita sur la fluida triodo.

Vidu ankaŭ