Anda montarkoko
Plenkreska masklo en Peruo
Plenkreska ino en Peruo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Rupicola peruvianus (Latham, J, 1790) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La anda rokokoko[1], aŭ anda montarkoko[mankas fonto] (latine Rupicola peruvianus), ankaŭ konata kiel tunki en la keĉua[2], estas birdospecio el la familio de kotingedoj. Ĝi havas 4 subspeciojn troviĝantajn en la Andoj de Venezuelo ĝis Bolivio. Ĝia plej proksima parenco estas la gujana rokokoko. Ĝi estas la nacia birdo de Peruo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Cotingidae - kotingedoj
- Rupicola Brisson, MJ, 1760 - rokokoko
- Rupicola peruvianus (Latham, J, 1790) - anda rokokoko
- Rupicola peruvianus sanguinolentus Gould, J, 1859
- Rupicola peruvianus aequatorialis Taczanowski, W, 1889
- Rupicola peruvianus peruvianus (Latham, J, 1790)
- Rupicola peruvianus saturatus Cabanis, JL; Heine, F, 1860
- Rupicola peruvianus (Latham, J, 1790) - anda rokokoko
- Rupicola Brisson, MJ, 1760 - rokokoko
- Cotingidae - kotingedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca genra nomo Rupicola estas latina vorto signifanta "klifo-loĝanto", el rūpēs, rūpis (= "rokmuro") kaj cŏlō, cŏlĕre (= "loĝi"), ĉar ĝia habitato respondas al rokaj arbaraj areoj, precipe kun rokaj malfermejoj[4].
La specia epiteto peruvianus estas latinigo de Peruo, ĉar la nomiga subspecio troviĝas en centra Peruo[4].

Priskribo
[redakti | redakti fonton]La anda rokokoko montras markitan seksan duformismon. La masklo havas tre grandan diskoforman kreston kaj skarlatan aŭ briloranĝan plumaron, dum la ino estas multe pli malhela kaj bruna.
Maskloj konkurencas por reproduktaj inoj elmontrantre sian koloran plumaron, kaposvingadon kaj grandan varion de alvokoj. Post pariĝado, la ino faras neston sub roka kornico, kovas la ovojn kaj idozorgas, ĉion per si mem.
La anda rokokoko manĝas ĉefe fruktojn kaj insektojn, sed ankaŭ amfibiojn, reptiliojn, kaj malgrandajn musojn.
Disvastiĝo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La anda rokokoko troviĝas en la Andoj de plej uesta Venezuelo, Kolombio (en la 3 kordileroj), Ekvadoro, Peruo kaj uesta kaj centra Bolivio. Ĝi vivas en montarbaroj, precipe en ravinoj kaj laŭlonge de akvofluoj, je 500–2400 m[4].
Tiu specio havas teritorion de ĉirkaŭ 260 000 km². Kvankam ĝi estas tuŝita de la detruo de ĝia habitato, ĝi ne estas klasifikita kiel minacata.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ Diccionario Quechua - Español - Quechua, Academía Mayor de la Lengua Quechua, Gobierno Regional Cusco, Cusco 2005 (keĉua-hispana vortaro)
- ↑ AviList v2025, konsultita la 19-an de feb. 2026.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Birds of the World, Andean Cock-of-the-rock.
| ||||||||||||||||||



