Anders Behring Breivik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anders Behring Breivik IPA: ['andəʂ 'beːriŋ 'bræɪviːk], Pseŭdonimo Andrew Berwick kaj Sigurd Jorsalfar; n. 13-a februaro 1979)[1] estas norvega ekstremiste dekstra amasmurdisto, kiu la 21-an de julio 2011 faris la atencojn en Oslo kaj sur insulo Utøya tiel mortigante 77 homojn. Oni arestis lin samtage surloke.

La sekvan tagon Breivik konfesis la atencojn kaj malkaŝis siajn motivojn defendi Norvegion kontraŭ islamo kaj "kulturmarksismo" [2]. En aŭgusto 2012 norvega tribunalo deklaris lin kulpokapabla kaj kondamnis lin al la plej alta ebla verdikto de 21 jaroj en prizono sekvota de preventa malliberigo[3].


Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Sean Rayment: Norway killings: the quiet and modest man who became peacetime Europe's worst mass killer. La kalma kaj modesta homo kiu igixs pacotempoeŭrope plej malbonan amasan murdiston The Telegraph, 23a Julio 2011; de 25-a Julio 2011.
  2. germane Verdächtiger legt Geständnis ab (La suspektito konfesas) Tagesschau.de, de 24-a julio 2011
  3. germane Urteilsbegründung - Warum das Gericht Breivik für zurechnungsfähig hält - (La verdikto - Kial la tribunalo taksis Breivik kulpokapabla) Spiegel Online, de 24-a aŭgusto 2012.