Atakoj en Norvegio (2011)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ministeria kvartalo en Oslo nelonge post la eksplodo
Lokoj de la atakoj (la helege flava parto estas la provinco Buskerud)

La Atakoj en Norvegio (2011) estis du kunordigitaj teroraj atakoj okazintaj en Oslo kaj la proksima insuleto Utøya en vendredo, la 22-a de julio, 2011. La unua estis bomba eksplodo en Regjeringskvartalet, la ministeria kvartalo de Oslo, je proksimume 26 minutoj post la 15-a horo, ekster la oficejo de la ĉefministro Jens Stoltenberg kaj aliaj registaraj konstruaĵoj.[1] La eksplodo mortigis sep homojn kaj vundis plurajn aliajn. La dua atako okazis ĉ. 2 horojn poste ĉe junula tendarejo de Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), la junulara filio de la socidemokratia partio Arbeiderpartiet (AP - Laborista Partio) sur la insuleto Utøya en Tyrifjorden, Buskerud. Armito en polica uniformo ekpafis al la tendumantoj, mortigante 69 el ili kaj vundante pli ol 100 aliajn.[2][3][4]

Polico arestis la 32-jaraĝan norvegon Anders Behring Breivik, akuzante lin pri la pafado ĉe Utøya[5]. Breivik poste konfesis, ke li sola respondecis pri ambaŭ atakoj.[6]

Eŭropa Unio, NATO, kaj registaroj ĉirkaŭ la mondo esprimis kondamnon pri la atakoj, kaj kondolencojn kaj solidaron kun Norvegio.

Bombeksplodo en Oslo[redakti | redakti fonton]

Mapo pri la ĉirkaŭaĵo de la eksplodo.
  •  Registara konstruaĵo.
  •  Situo de ruinigita aŭto, ne tiu de la eksplodo mem.
  •  Konstruaĵo de la Naftoministerio.
  • Oficejo de la Ĉefministro kun forblovitaj fenestroj nelonge post la eksplodo.
    Krizrespondistoj respondas al la eksplodo

    Je la 15h26 (mezeŭropa somera zono), la 22-an de julio, 2011, fortega eksplodo okazis en la strato Grubbegata, inter H-blokka kaj R4 en la ministeria kvartalo, proksime de la oficejoj de la norvegia ĉefministro (H-blokka) kaj pluraj aliaj registaraj konstruaĵoj, kiel la Ministerio de Nafto kaj Energio kaj la Ministerio de Financo.[7]

    (Vidu mapon)

    La strato ĉirkaŭ la loko de la eksplodo pleniĝis je vitraj kaj alispecaj rubaĵoj post la eksplodo. Ruinigita aŭtomobilo videblis apud unu el la damaĝitaj konstruaĵoj. Grandega nubo el blanka fumo raportiĝis dum fajro plu brulis ĉe la naftoministeriejo. La eksplodon oni aŭdis ĝis distanco de almenaŭ 7 kilometroj.

    Post la eksplodo, la polico forigis la homojn el la ĉirkaŭaĵo kaj serĉis eventualajn aliajn eksplodilojn.[8] Polico klopodis per amaskomunikiloj instigi la urbanojn evakui la mezan parton de Oslo.[9]

    Mortoj kaj vundoj[redakti | redakti fonton]

    Sep mortigitoj konfirmiĝis pro la eksplodo[10] kun 15 vunditoj,[11][12] el kiuj 11 grave vundiĝis.[13] Kuracisto ĉe la hospitalo de la Universitato de Oslo informis, ke la hospitala stabo kuracas vundojn al kapoj, torakoj kaj abdomenoj.[14]

    Ĉefministro Jens Stoltenberg ne vundiĝis en la eksplodo. La financministro, Sigbjørn Johnsen, estis ferianta en Danio.[15] Malpli multaj homoj estis en la regiono ol kutime, ĉar la eksplodo okazis dum julio, la ĉefa feria monato por norvegoj,[16] kaj post la normaj laborhoroj por civilaj postenuloj, kio eble malplimultigis la nombron de mortoj.

    Efikoj al transporta reto[redakti | redakti fonton]

    La landa sekureca instanco fermis ĉiujn vojojn en la urbcentron de Oslo, dum oni evakuis homojn el la regiono kaj avertis la oslanojn resti for de la urbcentro kaj laŭeble eviti uzadon de poŝtelefonoj pro zorgoj pri eventuala dua terora atako.[17] Ankaŭ la publikan transporton al kaj el la urbo oni haltigis.[18] Retmesaĝo al BBC de vojaĝanto indikis, ke policaj kontrolpunktoj funkcias ĉe la ŝoseo al la osla flughaveno [19]; la flughaveno mem ne fermiĝis, dum policanoj traserĉis aŭtojn tie.[20][21] Oni fermis la fervojlinion inter Lillestrøm kaj la flughaveno de Oslo post ektrovo de suspektata pakaĵo apud la reloj.[22] Same okazis ĉe la oficejoj de TV2, kiujn oni evakuis post trovi suspektatan pakaĵon ekster la konstruaĵo.[23]

    Pafmortiga atako en insuleto Utøya[redakti | redakti fonton]

    Proksimume du horojn post la eksplodo en Oslo, Anders Behring Breivik[24] vestita per polic-oficira kostumo vojaĝis per pramŝipeto al la insuleto Utøya,[25], la loko de la de jardekoj ĉiujara tradicia tendaro de la junulara sekcio de la Laborista Partio. Atinginte la insulon, li ŝajne kunvokis la tendumantojn kaj ekmortigis ilin per siaj pafiloj.[26] La pafonto sin prezentis kiel polican oficiron, kiu venis por rutina kontrolado post the bombado en Oslo. Li signalis petante la homoj kungrupiĝi ĉirkaŭ li[27] kaj poste ekpafis sendistinge,[28][29] mortigante kaj vundante multajn homojn. Komence li pafis homojn en la insulo, kaj poste pafis al homoj provantaj eskapi per naĝado en la lago.[30] La Nacia Polica Direktorejo sub la Ministerio de Justico kaj Polico informis, ke plej multaj pafitoj estis gejunuloj ĉ. 15- aŭ 16-jaraĝaj.[31]

    Reagoj enlande[redakti | redakti fonton]

    Ĉe gazetara konferenco en la mateno post la atakoj, ĉefministro Jens Stoltenberg kaj justicministro Knut Storberget parolis al la lando. Stoltenberg diris ke la atako estis "nacia tragedio" kaj la plej terura okazaĵo en Norvegio depost la dua mondmilito.[32] Stoltenberg plu ĵuris, ke la atakoj ne damaĝos la norvegan demokration, kaj diris ke la konvena respondo al perfortado estas "pli da demokratio, pli da malfermeco, sed ne naiveco." [33]

    Eskil Pedersen de la Laborista Junulara Ligo votis "repreni Utøya-n" kaj persekuti tiujn, kiuj respondecas.[34]

    Reĝo Harald sendis siajn kondolencojn al la viktimoj kaj iliaj familioj, kaj petis unuecon.[35]

    Ĉiuj aliaj gravaj politikaj partioj sendis kondolencojn al la viktikmoj.

    • Kristin Halvorsen de la Socialista Maldekstra Partio diris "Kun profunda bedaŭro ni finfine konscias la grandecon de la suferoj, kiujn la hieraŭa teroro trudis al multaj homoj, la familioj, kaj la tutan norvegan komunumon.".[36]
    • Liv Signe Navarsete de la Centra Partio nomis la eventojn trista tago por tuta Norvegio. Ŝi vokis al unueco por konservi la malferman demokration kaj la daŭran lukton kontraŭ perfortado.[37]

    Amaskomunikila poststrio de tiu ĉi tragedio estis la populariĝo de la kanto Mitt lille land[38] (Landeto mia[39]) de Ole Paus. Tiu ĉi kanteto kantata de Maria Mena iĝis speco de dua Norvega nacia himno kaj prezentiĝadis kun bildoj de la tragedio.[40]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Beaumont, Peter, "Norway attacks suggest political motive", 22 julio 2011. Kontrolita 22 julio 2011.
    2. "Savage Terror Attacks", 23 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011.
    3. Birnbaum, Michael, "At Least 80 Are Dead in Norway Shooting", 22 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011.
    4. "Norway attacks: At least 87 dead in shootings at youth conference, Oslo explosion", 22 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011.
    5. "Storberget: - Den pågrepne er norsk", 22-a de julio 2011. Kontrolita 22 julio 2011.
    6. "Scores killed in Norway attack", BBC, 23 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011.
    7. Ward, Andrew, "Youth camp shooting after Oslo bomb", Financial Times, 22 julio 2011. Kontrolita 22 julio 2011.
    8. "Big Blast Hits Government Buildings in Central Oslo", The New York Times, 23 julio 2011.
    9. Explosion rocks Oslo | Events. Blogs. Reuters. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 22 julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2011-07-23.
    10. "Oslo: Bomb blast near Norway prime minister's office", 22 julio 2011. Kontrolita 22 julio 2011.
    11. Hough, Andrew, "Oslo explosion: 'several' dead, dozens injured after Norway city blast", 22 julio 2011. Kontrolita 22 julio 2011.
    12. Explosion hits Norwegian PM's office — Europe. Al Jazeera English. Alirita 22 julio 2011.
    13. Explosion In Oslo Government Building. News. Sky. Alirita 22 julio 2011.
    14. 17 dead in Oslo bombing, shootings; Norwegian held - On Deadline - USATODAY.com. Content.usatoday.com (23 julio 2011). Alirita 23 julio 2011.
    15. "Sigbjørn Johnsen til forsvar for euroen", Aftenposten. Kontrolita 22 julio 2011.
    16. Norway on summer vacation. The Research Council of Norway (1 julio 2010). Arkivita el la originalo je 2012-01-07. Alirita 22 julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-07. Alirita 2011-07-24.
    17. Duxbury, Charles, "Deadly Attacks Shake Norway", 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011.
    18. Rayfield, Jillian, "Oslo Bomb Attack — Eyewitness Reports", LiveWire, Talking Points Memo, 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011. Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2011-07-23.
    19. "Oslo bomb — latest updates", News, BBC, 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011.
    20. "Bomb blast rocks downtown Oslo", RT, 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011.
    21. "Oslo-trikken: – Det er normal drift, ingen grunn til bekymring", TV 2, 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011. (norvege)
    22. "All trains shut down after suspicious package", Dagbladet, 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011.
    23. "Disse områdene er evakuert", Dagbladet, 22-a de julio 2011. Kontrolita 22-a de julio 2011. (norvege)
    24. Norwegian massacre gunman was a right-wing extremist who hated Muslims, 23 July 2011. Dailymail.co.uk. Alirita 2011-07-23.
    25. "Police: 91 youth campers dead in mass shooting, bombing in Norway", 2011-97-23.
    26. "Twin terror attacks shock Norway".
    27. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
    28. Brenna, Jarle, "Vi er under angrep!", 22-a de julio 2011. Kontrolita 22 July 2011.
    29. LIVE: Doden bij bomexplosie in Oslo – schietpartij op jongerenkamp (nederlande). NRC.
    30. (2011 -07-22) “Nine, perhaps 10, killed in Norway shooting”. Alirita 22 July 2011.. 
    31. (2011.07.22) “{{{Titolo}}}”. Alirita 2011-07-22.. 
    32. Wernersen, Camilla, "– Som et mareritt", 23 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011.
    33. . - Vi er alle rystet av ondskapen (23 julio 2011). Alirita 23 julio 2011.
    34. Ervik, Marthe Rosenvinge, "- I dag er vi alle AUF-ere", Fædrelandsvennen, 23 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011. (norvege) Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-28. Alirita 2011-07-23.
    35. Murtnes, Sindre, "Kongen om terrorangrepet: - Våre tanker går til ofrene", Verdens Gang, 23 julio 2011. Kontrolita 23 julio 2011. (norvege)
    36. En ufattelig tragedie (norvege). SV (23-a de julio 2011). Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 23-a de julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2011-07-23.
    37. Ein trist dag for Noreg. Senterpartiet (23-a de julio 2011). Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 23-a de julio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2011-07-23.
    38. Norvega Vikipedio - Mitt lille land
    39. Traduko en Libera Folio - Landeto mia
    40. Jutubo - Mitt lille land

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Bildoj[redakti | redakti fonton]

    La Esperanta artikolo estas bazita sur la anglalingva artikolo en:2011 Norway attacks en la stato de "Versio de 23a de julio je 17:31"