Haroldo la 5-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Harald V)
Saltu al: navigado, serĉo
Haroldo la 5-a
Reĝo de Norvegio
Haroldo la 5-a en 2007
Haroldo la 5-a en 2007
Regado 1991nun
Antaŭulo Olavo la 5-a
Sekvanto (konjektita:) Kronprinco Haakon de Norvegio
Norway coa.png
Naskiĝo la 21-an de februaro 1937
en Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
Edzino reĝino Sonja
Idaro princino Märtha Louise, kronprinco Haakon
Dinastio Glücksburg
Patro Olavo la 5-a
Patrino Princess Märtha of Sweden
v  d  r
Information icon.svg

Lia Reĝa Moŝto Haroldo la 5-a (norvege H.M. Kong Harald V, naskiĝis la 21-an de februaro 1937) estas la reĝo de Norvegio ekde 1991 post sia patro Olavo la 5-a. Li estis la unua norvega reĝo naskiĝinta en Norvegio dum 600 jaroj.

Li havis tri jarojn kiam la germana armeo invadis Norvegion dum la dua mondmilito en la 9-a de aprilo 1940. Do la tuta norvega monarka familio, kun la tuta Stortinget (norvega parlamento) kaj la registaro, vojaĝis el Oslo. Harald vojaĝis al Svedio, kun siaj patrino Kronprincino Märtha kaj fratinoj Princino Ragnhild kaj Princino Astrid. Poste ili vojaĝis al Usono, kie la tuta monarka familio loĝas en Vaŝingtono dum la tuta mondmilito. Li revenis al Norvegio kun sia avo, la tiamtempa reĝo Haakon la 7-a, kaj la monarka familio en la 7-a de junio 1945.

Lia edzino estas Ŝia Reĝina Moŝto reĝino Sonja kaj ili havas du infanojn, princino Märtha Louise kaj Lia Reĝa Moŝto kronprinco Haakon.

Haroldo la 5-a havas la (nuntempe) 61-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Haroldo la 5-a (Norvegio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]