Anders Celsius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anders Celsius

Anders CELSIUS (esperante "Celsio"), (naskita la 27-an de novembro 1701 en Ovanåker, mortinta la 25-an de aprilo 1744 en Upsalo) estis sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Celsius studis en Uppsala, fariĝis profesoro en 1730 kaj fondis en 1741 la unuan svedan observatorion. Li priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo, observis la lunojn de la Saturno kaj determinis la helecon de steloj.

Lia plej fama merito estis la propono el la jaro 1742, mezuri temperaturojn laŭ la diferenco inter la ekbolo kaj la ekdegelo de la akvo. Li formis sian skalon tiamaniere, ke li je 0 gradoj fiksis la ekbolon kaj je 100 gradoj la ekdegelon. Carl von Linné poste inversigis tiun ĉi skalon, difinante la degelopunkton je 0 gradoj kaj la bolopunkton je 100 gradoj. En tiu formo la skalo estas ankoraŭ uzata, kiel sola normigita alternativo al la skalo de Kelvino, kiu uzas la saman relativan unuon, sed havas nulejon ĉe −273,15 °C (la plejeble malalta temperaturo, la absoluta nulpunkto, kie molekula moviĝo ĉesas).