András Hegedüs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HEGEDÜS András [hegedueŝ andraŝ] (naskiĝis la 31-an de oktobro 1922 en Szilsárkány; mortis la 23-an de oktobro 1999) estis hungara komunista politikisto, ekonomikisto, sociologo. En 1955 kaj 1956 li estis ĉefministro.

  • 1941-1943 studis en la Teknika Universitato de Budapeŝto
  • 1942 aniĝis al la hungara KP
  • 1944 enkarcerigita je 2 jaroj, sed li eskapis
  • 1945-1947 ĝenerala sekretario de la juna organizaĵo de la hungar KP (MADISZ)
  • 1950-1955 laboris en diversaj postenoj de la komunista registaro, partio
  • 1955.03.-1956.10.23 ĉefministro
  • 1957-laboris en sciencaj postenoj kaj pro kritiko, kontraŭstaro al politiko de KP, oni forigis lin en 1973 el la hungara KP

Lia nomo signifas laŭvorte VIOLONISTA, kiu hungare nun skribiĝas HEGEDŰS, sed la familia nomo de la iama ĉefministro estas skribenda per mallonga Ü.