Andrés Manuel López Obrador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrés Manuel López Obrador

Andrés Manuel LÓPEZ OBRADOR (naskiĝis la 13-an de novembro 1953 en Macuspana) estas meksika politikisto. Li estas prezidenta kandidato de la PRD por la elekto en 2006.

De 2000 ĝis 2005 li estis guberniestro - hispane Jefe de Gobierno, ie inter urbestro kaj ŝtatestro - de Meksikurbo. Li estis antaŭe ŝtata prezidanto de la Revolucia Institucia Partio (PRI) en sia hejmŝtato Tabasko, kaj ŝtata kaj nacia prezidanto de la Partio de la Demokratia Revolucio (PRD).

López Obrador fariĝis unu el la plej konataj kaj popularaj politikistoj en Meksiko, kvankam li estas kritikata pro sia popolismo kaj lia nekapablo solvi la sekurproblemojn de la ĉefurbo.

En la amaskomunikiloj, li estas ofte nomata AMLO, aŭ pli lude Peje [peĥe], tiu lasta laŭ Pejelagarto, fiŝspeco el la Lepisosteidae-a familio trovata en Tabasko.

Li estis kandidato al la prezidenteco de Meksiko en la elektoj de julio de 2006. La balotado estis sufiĉe disputata. Laŭ la unuaj rezultoj, López Obrador estis la venkinto, sed 4 tagojn poste la oficialaj rezultoj donis la venkon al la kandidato Felipe Calderón, de la Partio de Nacia Agado, de tiutempa prezidento Vicente Fox Quesada. López Obrador ne akceptis la rezulton, kaj organizis diversajn protestojn. La disputado daŭras ĝis nun (septembro de 2006).

Eksteraj ligiloj

López Obrador (centre) kun meksika prezidento Vicente Fox (maldekstre)

greke Oficiala retpaĝaro de López Obrador greke lia propra retejo greke retejo kontraŭ li