Andy Griffith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andy Griffith ricevas la Prezidentan Medalon de Libereco

Andy GRIFFITH (plenanome Andrew Samuel Griffith) (naskita la 1-an de junio, 1926 – mortinta la 3-an de julio, 2012) estis usona aktoro, reĝisoro pri televidaĵoj, kantisto (ĉefe de gospelo), kaj verkisto.[1] Li ekfamiĝis per sia ĉefa rolo en la filmo A Face in the Crowd de Elia Kazan (1957). Poste li akiris pli vastan konatecon per televidaj roloj, precipe en sia propra komedia serio The Andy Griffith Show (1960-1968), kaj en la prijura dramo Matlock (1986-1995). Griffith mortis la 3-an de julio, 2012, 86-jara.[2]

Citaĵoj

  1. Gazetara informo (2005.09.09). "Andy Griffith to Donate Personal Collection to UNC’s Southern Historical Collection. Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill. Alirdato 2010.01.14
  2. BREAKING NEWS: Friend Says Andy Griffith Has Died, eld. WITN, alirdato=2012.07.03}}