Angula situo


Angula situo estas loko de stelo sur ĉielo, mezurita per gradoj aŭ per radianoj kadre de fakegaj priskriboj.
Difino
[redakti | redakti fonton]Kiam la astronomoj mezuras la pozicion de unu stelo relative al la alia, ili uzas tiujn konvenciojn: la angula situo estas la angulo inter la rekto kiu ekas el la plej hela stelo al la norda ĉiela poluso kaj la rekto kiu trairas la du stelojn.Ĝi estas pozitiva laŭ malholorĝa direkto
Uzo en duopaj steloj
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas plie uzata por priskribi unu el la du ecoj de du-stelo (la alia estas interspaco). Tiukaze ĝi estas nomita orientiĝo. Pro la unuaj katalogoj de du-steloj konstruitaj el observadoj per refraktoroj kiuj inversas la bildon, la nordo estas malsupre kaj pro kutimo, la astronomoj fakaj pri du-steloj konservis tian dispozicion. Praktike, la astronomoj plu uzas tiun mezuron nur por la duopaj steloj cele al desegno de ŝajna orbito.