Neizotropeco
Anizotropio (malo de izotropio) estas propraĵo per kiu determinita objekto, materia aŭ ties fizika aspekto, havas karakterizojn kiuj varias kun la variado de la direkto laŭ kiu ili estas konsiderataj.
Ekzemple, la radiado de anteno povas esti anizotropa se la kampo generita varias laŭ la direkto de iradiado; materialo povas esti anizotropa se ĝiaj fizikaj karakterizoj (elektra kaj termika konduktivecoj, optikaj propraĵoj) aŭ ĝia mekanika aktiveco (rigido, rezistanco, tenaco...) estas malsama en laŭlonga kaj tranversa direkto. Certasence, anizotropio reprezentas, rilate la direkton, kion la mishomogeno reprezentas rilate la spacon.
En la materialoj ofte tiu propraĵo reflektas la atoman strukturon de la materialo mem; same kiel okazas ekzemple ĉe la kristaloj kaj rokoj, kie ĝi estigas la dependecon de la fizikaj propraĵoj el la propagada orientado de la elastaj kampoj.
Anizotropioj de la kosma fona radiado
Malgraŭ sia kvazaŭa izotropeco, la fona kosma radiado kunhavas, ĉiukaze, malgrandajn anizotropiaĵojn divideblan en primarajn kaj sekundarajn.
- la primaraj anizotropiaĵoj originiĝas el disiĝo (ankaŭ difuzo aŭ dispersiĝo, esperante); la fotonoj konservas la informojn pri la kondiĉoj en kiuj okazis la difuzo.
- la sekundaraj anizotropiaĵoj estas kiuj originiĝas dum la marŝado de la fotonoj el la surfaco de disiĝo kaj estas jenaj:
- komenca ISW
- fina ISW
- efiko Rees-Sciama
- efiko Vishniac
- gravita Lensado
- efiko Sunyaev-Zel'dovich