Ankaio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ankaio (helene Ἀγκαῖος, latine Ancaeus) estis en la helena mitologio fortulo kaj fama ĉasisto el Arkadio.

Ankaio estas unu el la grekaj herooj, kiuj aliĝis al la legenda granda ekspediciio de Argonaŭtoj, aranĝita de Jazono por akiri oran ŝaffelon el fora Kolĉido. Li havas ankaŭ signifan rolon en mito pro Meleagro, filo de kalidonia reĝo Oineo kaj de lia edzino Altteo.

Inter Argonaŭtoj[redakti | redakti fonton]

Sur ŝipo Argo dum ekspedicio al Kolĉido figuras Ankaio kiel la fama fortulo, sed ankaŭ kiel prudenta viro, kiu kapablas trankviligi kaj stimuli siajn amikojn kaj batalantojn. Kiel ĉeestanto de la ekspedicio li estas nomata kiel "la plej konataj fortuloj Heraklo kaj Ankaio, "kiuj sen lotado ricevis mezajn lokojn sur ŝipbenkoj, sen devo remi". Ankaio estas priskribata kiel prudenta estro. En situo kiam mortis du anoj de la ŝipanaro kaj la ceteraj funebris kaj rezignaciis de afliktiĝo kaj senkonsilo, Ankaio liveris aŭdacon al la ceteraj viroj, ke ili jam prenu remilojn kaj li mem enpostenigis vakan lokon de stiristo. Kiam la ŝipo fine venis al la bordoj de Kolĉido, estis Ankaio, kiu proponadis pluajn paŝojn al la reĝo Eeto.

Ĉaso de la kalidonia apro[redakti | redakti fonton]

En Etolio, en la centra Grekio, en la ĉefurbo Kalidono regis la reĝo Oineo. En unu jaro ili havis riĉan rikoltaĵon kaj la reĝo oferis al dioj, nur diinon Artemison li forgesis. La ofendita diino punante Kalidonon sendis teruran apron, kiu detruadis la regionon kaj estis danĝera al la homoj.

La reĝa filo Meleagro decidis senigi la regionon de la timo kaj la apron mortigi. Li kunvenigis la plej aŭdacajn virojn, inter ili ankaŭ estintajn kunulojn el la ŝipo Argo. La inviton akceptis ankaŭ la sperta ĉasistino Atalanta, kiun Meleagro enamiĝis.

La reĝo aranĝis grandan ĉason. En profuna arbara valo ili la teruran apron fortimigis kaj atakis lin per ĵetlancoj, sed nur incitis lin. La apro al unu ĉasisto disŝiris la piedon kaj malaperis en vepro, kie atingis ĝin sago de Atalanta kaj enpikis ĝin post la orelo. La viroj ne volis hontigi sin de la virino, atakis impete la apron kaj Ankaio starigis sin al apro per akra hakilo. Sed la apro atakis la unua kaj enpikis siajn ŝirdentojn en Ankaian ventron kaj mortigis lin. La ceteraj ĉasistoj sensukcese plu atakis la apron, ĝis Meleagro mortigis ĝin.



Referencoj[redakti | redakti fonton]