Ankro (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de ŝipo kaj ĝia ankro
Ankro de fiŝista ŝipo

Ankro estas uzata por ligi la ŝipon al fundo je specifa loko por malebligi drivon pro fluo. Permanenta ankro estas malofta; provizora estas ofte portata de ŝipo. Ankro uzas du sistemojn por elteni la ŝipon: jen simple per ago de ĝia ganda pezo, jen per alkroĉiĝo de hoko en la fundo.

Ŝajnas ke vento kaj fluo estas la plej grandaj fortoj, kiun ankro devas elteni, sed fakte la vertikala movado de ondoj estas pli grandaj, kaj modernaj ankroj estas konceptitaj por rezisti al ĉiuj fortoj.

Flosanta ankro estas flosanta konuso, ligita al boatoj per ŝnuro. La celo estas limiti la drivon de boato pro vento, kun helpo de akva viskeco. Evidente la fluo devas esti febla aŭ nula.