Anna Kurnikova (komputila viruso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anna Kurnikova (nomita Vbs.OnTheFly de ĝia aŭtoro, kaj ankaŭ konata kiel VBS / SST kaj VBS_Kalamar) estis komputila viruso (vermo), kiu disvastiĝis tutmonde en la interreto en februaro 2001. La virusprogramo estis enhavita en retpoŝta aldonaĵo, laŭdire bildo de tenisisto Anna Kurnikova.

Anna Kurnikova estis verkita en Visual Basic Script kaj aŭtomate sendita. La skripto estis verkita de la tiam dudekjara nederlanda studento Jan de Wit el Sneek.