Anne Rice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anne Rice (kaŝnomo de Howard Allen O'Brien) estas usona verkistino, kiu ĉefe verkis fantastajn romanojn.

Biografio

Anne Rice (naskiĝis la 4-an de oktobro 1941, la nomon “Anne” ŝi elektis kiel infano), duenaskita de katolika irlanda familio, estas verkistino de hororaj/fantastaj romanoj, kies ĉefaj protagonistoj estas vampiroj kaj sorĉistinoj.

Ŝi naskiĝis kaj travivis la pli grandan parton de sia junaĝo en Nov-Orleano (Luziano), urbo, kie multaj ŝiaj romanoj estas situigataj. En 1961 ŝi edzigis Stan Rice (kiu antaŭtempe mortis pro kancero la 9-an de decembro 2002), kaj al li oni ŝuldas la inspiron por la kreaĵo de ŝia plej famekonata rolo, la vampiro Lestat de Lioncourt. Ili transloĝiĝis al Sanfrancisko. En 1966 ŝi havis filinon, Michelle, kiu mortis pro leŭkemio nur 5 jarojn poste. En 1978 naskiĝis nova filo, Christopher. Stan, Anne kaj Christopher Rice revenis al Nov-Orleano, kiam Christopher nur estas juna knabo.

Anne Rice skribis diversajn librojn, ankaŭ sub du pseŭdonimoj: Anne Rampling kaj A. N. Roquelaure. Alidirite Anne Rampling ŝi skribis “Exit to Eden” kaj “Belinda”; alidirite A. N. Roquelaure eldonis The Beauty Series (serio de erotikaj romanoj).

Dum sia vivo, specialan atentemon ŝi ĉiam donis al la homa sekseco: fakte ŝi opinias, ke ĉiuj viroj kaj ĉiuj virinoj estus, laŭnature, duseksaj. Por ĉi tio ĉiuj ŝiaj roloj (kaj aparte la vampiroj) havas rilatojn tiel kun virinoj kiel kun viroj.

En oktobro 2005 Rice anoncis la finon de la Kronikoj de la Vampiroj per la libro “Blood Canticle” kaj la komencon de nova tipo de historiaj/religiaj noveloj. Ŝia lasta romano “”Christ the Lord: Out of Egypt” estos fakte la unua de trilogio, kiu rakontos la vivon de Kristo.

Bibliografio

The Vampire Chronicles – La Vampira Kroniko

  • Interview with the Vampire (1976)
Intervjuo kun la Vampiro
  • The Vampire Lestat (1985)
La Vampiro Lestato
  • The Queen of the Damned (1988)
La Reĝino de la Damnanaro
  • The Tale of the Body Thief (1992)
La Fabelo de la Korpŝtelisto
  • Memnoch The Devil (1995)
Memnoĥo La Diablo
  • The Vampire Armand (1998)
La Vampiro Armando
  • Merrick (2000)
Meriko
  • Blood and Gold (2001)
Sango kaj Oro
  • Blackwood Farm (2002)
Farmbieno Blackwood
  • Blood Canticle (2003)
Sanga Kantiko

New Tales of the Vampires - Novaj Fabeloj de la Vampiroj

  • Pandora (1998)
Pandora
  • Vittorio the Vampire (1999)
Vitorio la Vampiro

Lives of The Mayfair Witches - Vivoj de La Mayfair Sorĉistinoj

  • The Witching Hour (1990)
La Sorĉistina Horo
  • Lasher (1993)
Laŝero
  • Taltos (1994)
Taltoso

Solaj Noveloj

  • The Feast of All Saints (1979)
La Festo de Ĉiuj Sanktuloj
  • Cry to Heaven (1982)
  • The Mummy (1989)
La Mumio
  • Servant of the Bones (1996)
  • Violin (1997)
Violono

Mallongaj rakontoj

  • October 4th, 1948
4-a de Oktobro 1948
  • Nicholas and Jean
  • The Master of Rampling Gate (Vampire Story)

Verkoj kun la pseŭdonimo Anne Rampling

Erotikaĵoj kun la pseŭdonimo A. N. Roquelaure

Eksteraj ligiloj