Saltu al enhavo

Antaŭkava kastelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭkava kastelo
cave castle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo renesanca arkitekturo vd
Lando Slovenio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Občina Postojna
Situo
Geografia situo 45° 48′ 55″ N, 14° 7′ 39″ O (mapo)45.81519599414.127588977Koordinatoj: 45° 48′ 55″ N, 14° 7′ 39″ O (mapo) [+]
Antaŭkava kastelo (Slovenio)
Antaŭkava kastelo (Slovenio)
DEC
Situo de Antaŭkava kastelo
Map
Antaŭkava kastelo
Posedata de Patriarkato de Aquileia vd
vdr
Predjama Kastelo.

Proksimume 12 km nordokcidente de Postojna, Slovenio, situas kastelo Jama (slovene Predjamski grad). Kastela konstruaĵo plenigas altan konzolan rokon kaj ebligas belegan vidaĵon al ĝi. Promeno tra la kastelo estas unika travivaĵo – fantazie starigitaj (tre realaj) pupoj ilustras vivpulson de iama mezepoka kastelo. En la kastelo estas aranĝita muzea kolektaĵo kaj mezepoka arsenalo. Sub la kastelo estas Jama pod Predjamskim gradom (Kavo sub antaŭkava kastelo) kun iamaj ĉevalejoj. En la supra parto – en la interno de la roka kaverno super kastelo estas restaĵoj de legenda kastelo de Erasmo. La kastelo estis menciita unuafoje en la jaro 1274. En la jaro 1483 triesta ĉefulo Gašper Ravbar per ruzo venkis rabkavaliron Erasmon.