Antinoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Antinoos en Luvro

Antinoo estis grekia junulo, kunulo kaj amanto de la imperiestro Publio Elio Hadriano. Temis pri nobelo el Klaŭdiopolo (nuna Bolu Turkio), kiu fariĝis Hadriana protektato kaj favorato. En la jaro 130 dum vizito de Hadriano en Egiptio Antinoo dronis en Nilo. Laŭ iuj fontoj temis pri akcidento, laŭ aliaj fontoj pri sinofero por sia sinjoro, ĉar profetantoj asertis, ke nur tiel prilongiĝos la imperiestra vivo. Ĉiuokaze morto de la dudekjara viro emotive tre atencis Hadrianon. Li memore al Antinoo konstruigis en Egiptujo urbon Antinoopolison (nun aš-Šajch Ibáda), agnoskigis al Antinoo diajn honorojn kaj konsekris al li templon.