Anykščiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anykščiai
blazono de Anykščiai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena
subdistrikta komunumo: Anykščiai
nombro de loĝantoj: 33 600 (komunumo, stato 2005)
nombro de loĝantoj: 11 600 (urbo, stato 2005)
areo (komunumo): ĉ. 1765 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 381
koordinatoj: 55° 32' norde, 25° 6' oriente

Anykščiai estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Utena. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 33 600 loĝantojn, el tio la urbo mem 11 600. La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveretoj Šventoji kaj Anykšta. Ĝi situas en kampara, iom monteta pejzaĝo kaj estas ĉirkaŭata de 76 lagoj.

Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam antaŭ 11 000 jaroj homoj loĝis en la regiono. Skribe Anykščiai unuafoje menciiĝis dum la jaro 1440, la oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1792. La urba blazono montras la sanktulon Johano Nepomuka sur rivera ponto inter du montetoj.

La komunumo konsistas el la subkomunumoj Andrioniškis, Kavarskas, Svėdasai, Anykščiai, Kurkliai, Traupis, Debeikiai, Skiemonys kaj Troškūnai, el kiuj Kavarskas kaj Anykščiai havas urban statuson.

En la urbo ekzistas pli ol 250 kulturaj monumentoj. Anykščiai estas la hejmurbo de pluraj signifaj litovaj literaturistoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-Litovio