Anykščiai
Anykščiai | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | Litovio |
distrikto: | Utena (ĝis julio 2010) |
subdistrikta komunumo: | Anykščiai |
nombro de loĝantoj: | 8 638 (en 2023) |
areo: | 11,48 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 381 |
koordinatoj: | 55° 32' norde, 25° 6' oriente |
Anykščiai [aNI:Kŝĉej] estas urbo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma subdistrikta komunumo Anykščiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena. En 2023 en la urbo vivis 8 638 loĝantoj. La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveretoj Šventoji kaj Anykšta. Ĝi situas en kampara, iom monteta pejzaĝo kaj estas ĉirkaŭata de 76 lagoj.
Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam antaŭ 11 000 jaroj homoj loĝis en la regiono. Skribe Anykščiai unuafoje menciiĝis dum la jaro 1442[1], la oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1792. La urba blazono montras la sanktulon Johano Nepomuka sur rivera ponto inter du montetoj.
En la urbo ekzistas pli ol 250 kulturaj monumentoj. Anykščiai estas la hejmurbo de pluraj signifaj litovaj literaturistoj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- paĝoj de la komunumo (litovaj) Arkivigite je 2018-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Baranauskas, Tomas. Drumstas vanduo Anykščių istorijos ištakose, Lituanistica, 2022, nr. 3 (129), p. 250-253.