Komunumo Anykščiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anykščiai
blazono de Anykščiai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Utena (ĝis julio 2010)
Nombro de loĝantoj: 22 651 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 8 491 (urbo, stato 2020)
areo (komunumo): ĉ. 1765 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 381
koordinatoj: 55° 32' norde, 25° 6' oriente

Anykščiai [aNI:Kŝĉej] aŭ tutprecize subdistrikta komunumo Anykščiai (litove Anykščių rajono savivaldybė, laŭvorte "cirkla memregejo de Anykščiai") estas subdistrikta komunumo en la oriento de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Anykščiai. Inter la jaroj 1995 kaj 2010 ĝi apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena. En 2023 en la komunumo vivis 22 651 loĝantoj, el ili en la urbo mem proksimume triono. La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveretoj Šventoji kaj Anykšta. Ĝi situas en kampara, iom monteta pejzaĝo kaj estas ĉirkaŭata de 76 lagoj.

Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam antaŭ 11 000 jaroj homoj loĝis en la regiono. Skribe Anykščiai unuafoje menciiĝis dum la jaro 1440, la oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1792. La urba kaj komunuma blazono montras la sanktulon Johano Nepomuka sur rivera ponto inter du montetoj.

La komunumo konsistas el la subkomunumoj Andrioniškis, Kavarskas, Svėdasai, Anykščiai, Kurkliai, Traupis, Debeikiai, Skiemonys kaj Troškūnai, el kiuj Kavarskas kaj Anykščiai havas urban statuson.

En la urbo ekzistas pli ol 250 kulturaj monumentoj. Anykščiai estas la hejmurbo de pluraj signifaj litovaj literaturistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]