Apopleksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
interna foto de apopleksio en cerbo

Apopleksio (aŭ cerbovaskula akcidento, CVA) estas la abrupta perturbo de la cerbaj funkcioj, kiun kaŭzas grava malpliiĝo de sangofluo kaj sangumo en certa cerboparto.

Rezulte de apopleksio formortas cerba histo kaj tiel damaĝiĝas la vid-, parol- perceptokapablo kaj la movfunkcioj (ekz. paraliziĝo de membroj, korpoflanko). La danĝeron je apopleksio pligrandigas la fumado, alta kolesterina nivelo, diabeto, maljuniĝo kaj kelkaj heredaj malsanoj.

Estiĝo de apopleksio aperas kun unu el la subaj okazaĵoj:

  1. estiĝo de sangokoagulaĵo en la cerba vejno (trombozo; plej ofte)
  2. alvenas sangokoagulaĵo en arterion, nutranta la cerbon (ĝi estiĝas en alia korpoparto; embolio.)
  3. provizora spasmo de la arterioj aŭ apenaŭ-fluo de sango pro artiosklerozo
  4. kreviĝo de la arteria muro, sangumo (alta sangopremo, malfortiĝo pro artiosklerozo)

Eta apopleksio okazas, kiam la maldikaj arterioj de la cerbo fermiĝas pro arteriosklerozo, la sennutra cerboparto formortas, estiĝas trueto. Dum longa tempo, la truetoj obliĝas kaj povas okazi Alzheimer-malsano.

Postsekvoj: la unua ikto havas gravajn postsekvojn: dum mallonga tempo okazas ampleksa paraliziĝo, parol-malkapablo, komato aŭ morto.

Alifoje okazas etaj apopleksioj, kiam la malsanulo sentas malfortecon, stuporiĝon en membroj, sur vango. Dume povas aperi provizoras parol- aŭ vidmisturboj. Tiuj etaj iktoj povas ofte reveni kaj post ioma tempo kaŭzas pli ampleksan kaj daŭran paraliziĝon.

Se la maldekstra (plej ofte dominanta) cerboparto damaĝiĝis, tiam la dekstra korpoflanko paraliziĝas.

La sanguma apopleksio (cerebra hemoragio) havas diversajn simptomojn – plej ofte altan sangopremon –, ĝi ofte kaŭzas morton.

Kuracado:

  • ekkono de la simptomoj
  • medikamentoj kontraŭ trombo
  • analizo de vertebra likvaĵo
  • operacio, forigo de trombo aŭ enplanto de nova arterio

La malsanuloj povas vivi ankoraŭ 10–20 jarojn.

Vidu ankaŭ