Aposteriora lingvo
Aposteriora lingvo (de lat. a posteriori – el posta sperto) - estas, laŭ klasifiko de Louis Couturat, konstruita lingvo, kies eroj estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, malkiel en apriora lingvo.
Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.