Appenfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Appenfeld estas parto de la komunumo Knüllwald en la distrikto Schwalm-Eder en la federacia lando Hesio (Germanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La loko situas en la montaro Knüll sur alteco inter 344 kaj 553 metroj super la marnivelo. En Appenfeld vivas 281 loĝantoj (247 en ĉefa loĝejo kaj 34 en kroma loĝejo). Tra la loko iras la landa strato 3152. Veturante norden oni atingas la germanan aŭtovojon A7.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje oni mencias Appenfeld en la jaro 1250, sub la nomo Appenfelt. Ĝis 1958 ekzistis du partoj nome Niederappenfeld kaj Oberappenfeld. Ili poste formis komunan komunumon. Je la 31-a de decembro 1971 Appenfeld libervole unuiĝis kune kun la komunumoj Ellingshausen, Hergetsfeld, Oberbeisheim, Reddingshausen, Remsfeld, Schellbach, Völkershain kaj Wallenstein por formi la novan komunumon Knüllwald.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]