Apudmoskvaj vesperoj
Apudmoskvaj vesperoj (ruse Подмоско́вные вечера́, Podmoskovnije veĉera) estas vaste publike konata ruslingva sovetia kanto. Ĝi estas verkita de Vasilij Solovjov-Sedoj (Василий Соловьёв-Седой, 1907-1979, melodio) kaj Miĥail Matusovskij (Михаил Матусовский, 1915-1990, teksto); en sia unua variaĵo estis nomata "Leningradaj vesperoj", ruse Ленинградские вечера. La kanto populariĝis dum la moskva Festivalo de junularo kaj studentaro en 1957.
Teksto
[redakti | redakti fonton]Originala variaĵo (ruse) kaj traduko al Esperanto (vidu du tradukojn):
| Ruslingve | En Esperanto (tradukis Konstantin Gusev) |
|---|---|
| Не слышны в саду даже шорохи, Всё здесь замерло до утра. Речка движется и не движется, Что ж ты, милая, смотришь искоса, А рассвет уже всё заметнее. |
Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur' ĉio dormas nun tie ĉi Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu, Kial, kara, vi kapon klinas pli Kaj alvenas jam la matena hor', |
Video
[redakti | redakti fonton]- Oraj Kantoj - Apudmoskvaj Vesperoj ĉe YouTube
- virtuoza piana prezenteto de du junaj azianoj de 2026 en la socia retejo TikTok