Saltu al enhavo

Sonorilkotingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arapongo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sonorilkotingo
La barba sonorilkotingo (P. averano),la tipa specio de la genro
La barba sonorilkotingo (P. averano),
la tipa specio de la genro
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Cotingidae - kotingedoj
Genro: Procnias - sonorilkotingo
Illiger, JKW, 1811
Specioj
Sinonimoj
  • Casmarhinchos
  • Arapunga
  • Averano
  • Eulopogon
  • Chasmorhynchus
  • Casmarhynchus
  • Calloprocnias
  • Vavasouria
  • Procnia
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Sonorilkotingoj[1] (Procnias) estas genro de birdoj el la familio de kotingedoj. Ĝi enhavas 4 speciojn troviĝantajn en neotropisaj pluvarbaroj, plejparte de malaltaj montoj aŭ montetoj. Tri el la kvar konataj specioj de la genro troveblas en Sudameriko, kaj la lasta, la trikarunkla sonorilkotingo, estas endemia en suda Centrameriko.[2]

Ĉiuj sonorilkotingoj havas fortan seksan duformismon. Iĉoj de ĉiuj specioj estas almenaŭ parte blankaj kun longaj pendantaj vizaĝaj karunkloj kaj/aŭ partoj de nuda haŭto sur la vizaĝo. Inoj ne havas karunklojn nek nudajn haŭtparojn, kaj ilia plumaro estas bruneca aŭ olivkolora, iom pli flaveca ĉe malsupraj partoj.[2]

Kiel ilia komunlingva nomo sugestas, sonorilkotingoj estas rimarkindaj pro ilia laŭtaj krioj kiuj memorigas pri metala sonorilo. Tiujn ĉi vokojn produktas iĉoj, aparte dum reprodukta sezono, kaj direktas ilin al inoj. Krioj de sonorilkotingoj estas konsiderataj la plej laŭtaj sonoj produktataj far birdoj aŭ ĝenerale bestoj. La rekorde laŭta estas blanka sonorilkotingo (Procnias albus), sona premo de kies krio estas mezurita je ĉirkaŭ 125 dB(A) en distanco de proksimume 1 m.[3][4] Iam la krio de la iĉo estas tiom laŭta, ke ĝi kapablas forpuŝi inon de la branĉo per sona premo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Procnias enkondukis en 1811 la germana zoologo Johann Karl Wilhelm Illiger. La nomo Procnias venas el la antikva greka nomo Πρόκνη (Prokne = Prokno), kiu estas rolulino de Helena mitologio: Atena princino, kiu metamorfoziĝis je hirundo (aŭ, laŭ aliaj fontoj, je najtingalo) kiel puno por murdo de sia sola filo.[5]

Ĝia tipa specio, asignita de George Robert Gray en 1840, estas la barba sonorilkotingo (P. averano).

Laŭ AviList[6], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj:[1]

BildoSpecioDistribuoSubspecioj
Procnias tricarunculatus (Verreaux, JP; Verreaux, JBÉ, 1853) - trikarunkla sonorilkotingo Kostariko, eosta Honduro, Nikaragvo kaj uesta Panamo

Procnias albus (Hermann, J, 1783) - blanka sonorilkotingo Gujanoj, Venezuelo kaj subŝtato Pará de Brazilo

  • Procnias albus albus (Hermann, J, 1783)
  • Procnias albus wallacei Oren, DC; Novaes, FC, 1985
Procnias averano (Hermann, J, 1783) - barba sonorilkotingo Venezuelo kaj apudaj partoj de Kolombio kaj Gujano, Trinidado kaj Tobago, kaj granda disa arealo en eosta Brazilo

Procnias nudicollis (Vieillot, LJP, 1817) - nudgorĝa sonorilkotingo Atlantikaj arbaroj de suda Brazilo kaj apudaj areoj de Argentino kaj Paragvajo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Ornitologia taksonomio de AviList kun Esperanto-tradukoj far Alain Gerard.
  2. 1 2 Snow, David W.. (2004) “Family Cotingidae (Cotingas)”, Handbook of the Birds of the World 9: Cotingas to Pipits and Wagtails. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 32–108 [104–105]. ISBN 978-84-87334-69-6.
  3. ↑ (21 October 2019) “Extremely loud mating songs at close range in white bellbirds”, Current Biology 29 (20), p. R1068–R1069. doi:10.1016/j.cub.2019.09.028. Bibkodo:2019CBio...29R1068P. 204823663.
  4. ↑ "World's 'loudest bird': Meet the white bellbird", BBC News, 22 October 2019.
  5. ↑ Birds of the World, Three-wattled Bellbird.
  6. ↑ AviList v2025, konsultita la 28-an de feb. 2026.