Arkimeda ŝraŭbo
Ĉi tiu artikolo temas pri pumpilo elpensita de Arkimedo. Por ebena kurbo (dudimensia objekto) rigardu la paĝon Arkimeda spiralo. |
Arkimeda ŝraŭbo aŭ arkimeda helico estas hidraŭlika invento de Arkimedo en la 3-a jarcento a.K., per kiu oni povas transporti likvojn aŭ pulvorojn. Spiralforma helico estas muntita en tubo. La transporto estas la rezulto de turna movado de la helico en la tubo.
Ĝi funkcias efike en likvo ĝis angulo de 20⁰. Ĝi estis uzata en la antikvo (Romia imperio) por senakvigo de minejoj.
La cilindra tubo kaj la ŝraŭbo ne devas esti perfekte izolaj, la konstruaĵo estas efike funkciigebla, se la reen-filtriĝa likvokvanto ne superas la elĉerpitan likvokvanton. La likvo el la pli supra ŝraŭboparto filtriĝas en la pli suban ŝraŭboparton kaj denove en direkton de la transporto. Dum la transporto estiĝas ekvilibro inter la elĉerpita, refiltriĝanta (reglisanta), transportita kvanto.
Simila konstruaĵo estas uzebla por produkti turn-energion per malsuprenfluo, ekzemple de rivera akvo. En tiu okazo la aparato funkcias kiel centralo.
Uzado
[redakti | redakti fonton]- Por transporti (kaj/aŭ miksi) per ŝraŭba transportilo ŝuteblajn aŭ likvajn komponantojn.
- Por forigi boraĵojn disde borilo.
- En la viandomueliloj.
- En la ŝraŭbaj magazenoj de pafiloj.
- Kiel movilo de ajngrundaj aŭtoj (ŝraŭbaŭtoj).