Arondismentoj de Côtes-d'Armor
Aspekto
La kvar nunaj arondismentoj de Côtes-d'Armor estas :
- Arondismento Saint-Brieuc (21 kantonoj)
- Arondismento Dinan (12 kantonoj)
- Arondismento Guingamp (12 kantonoj)
- Arondismento Lannion (7 kantonoj)
La respondaj subprefektejoj estas Saint-Brieuc, Dinan, Guingamp kaj Lannion.
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1790 : kreo de la departemento Côtes-du-Nord kun naŭ distriktoj: Broons, Dinan, Guingamp, Lamballe, Lannion, Loudéac, Pontrieux, Rostrenen, Saint-Brieuc.
- 1800 : kreo de la arondismentoj : Dinan, Guingamp, Lannion, Loudéac, Saint-Brieuc.
- 1926 : neniigo de la arondismento de Loudéac.
- 1990 : la departemento Côtes-du-Nord fariĝis Côtes-d'Armor.
|