Arzaŝkuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arzaŝkuno estis urbo de Urarto kies geografia situo ne estas konata, kelkaj fakuloj asertas ke ĝi situis sur nuna Malazgird aŭ Manzikert, sude de la rivero Murad Su kun direkto al la lago Van. Ĝi estis la reĝa ĉefurbo de Urarto dum regado de Arame. La asirianoj atakis kaj bruligis ĝin dum ekspedicio en la jaro 857 a.K sub Ŝulmanu-aŝared la 3-a, sed foririnte la invadintoj, Arame rekuperis ĝin. Tamen, fine de la jaro 832 a.K, la reĝo Sarduro la 1-a (844-828 a.K) translokigis la ĉefurbecon al Tuŝpo. La urbo havis duoblan muregon kaj defendturojn.