Arŝino
Aspekto
La arŝino[1] (turke arşin, ruse аршин, ukraine аршин) estas malnova turka kaj rusa mezurunuo de longo.
Difino
[redakti | redakti fonton]La arŝino de la Rusia Imperio estis 0,711167 metro; ĝi estas triono de saĵeno kaj 1500-ono de versto.
La arŝino de la Otomana Imperio estis 0,75774 metro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la mezurunuo arŝino devenas de la persa: la antikva persa mezurunuo 𐎠𐎼𐏁𐎴𐎡 (arašni) respondas al la ulno. Poste tiu mezurunuo uziĝis en la Otomana Imperio, kiel arşin (آرشون laŭ la tiama arabalfabeta ortografio), kaj ankaŭ en la Rusa Imperio.
En Rusio, la arŝino estis uzata ĝis 1918,[2] kiam la Sovetia registaro abolis la tradician sistemon de mezurunuoj kaj devigis la uzon de la Internacia Sistemo de Unuoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: arŝin/o
- ↑ № 725. Декрет Совета Народных Комиссаров. О введении Международной Метрической системы мер и весов (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-05-24. Alirita 2020-02-08 .