Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj estis junulara esperantista organizaĵo en la Germana Regno, kiu fondiĝis en 1923 en la universitata urbo Breslau. Kerno de la asocio estis junulara esperantista grupo de gimnazianoj kaj studentoj, kiu fondiĝis du jarojn antaŭe en la urbo. La asocio havis proksimajn kunlaborajn rilatojn kun Germana Esperanto-Asocio kaj baldaŭ reprezentiĝis en la tuta regno. En la 1920-aj jaroj, la agado prosperas, post la instaliĝo de Nazia Germanio en 1933 forte malfaciliĝas kaj en 1936 komplete malpermesiĝas. Formale la asocio pro la nacisocialistaj jaroj ne konektiĝas al la en 1951 fondita Germana Esperanto-Junularo, sed laŭ ideoj ĝi tamen kalkuleblas ties antaŭaĵo.