Atari 2600

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atari 2600 konzolo kun stirstango.

Atari 2600 estas nomo de unua komputila ludkonzolo. La ludkonzolon firmao Atari lanĉis en 1977 j. Ankaŭ estas konata kiel Atari Video Computer System. Proektado de VCS konsistanta el son- kaj vidiga kontrolilo TIA (Television Interface Adaptor) kaj procesoro daŭris 2 jaroj kaj kostis pli ol 100 milionoj $. Prezo de Atari 2600 estis 200 $ kaj havis 6 ludkartoĉojn. En 1977 j estis venditaj 250000 konzoloj, en 1978 j 550000 (kvankam fabrikpovo estis 800000 konzoloj dum j). Sed en 1979 j VCS estis vendita kvante 1000000 ekzempleroj. Samjare Atari vendis licencon al firmao Polyvox, kiu vendis tri klonojn de la konzolo kun ludoj far Activision. En 1980 j Atari 2600 komencis fabriki firmao Sears. En majo de 1980 j Atari aĉetis ĉe firmao Taito famegan ludon Space Invaders, dank'al kiu vendoj de VCS eksplode kreskis: 1980 j - 2 milionoj, 1981 - 4 milionoj, 1982 - 8 milionoj konzoloj. En 1983 j Atari trafis krizo - la firmao ne interesiĝis pri kvalito de ludoj kaj multaj ludantoj desperis pri la konzolo. Simbolo de la krizo estas ludo ET. Tamen la konzolo estis vendata ĝis 1990 j kaj perlaboris pli ol 2 miliardoj dolaroj.

Teknika priskribo de Atari 2600

  • Ĉefprocesoro: MOS Technology 6507, frekvenco 1,19 MHz, 8-bit;
  • Vidiga kerno: pri vidigo respondecas ĉefprocesoro, 121 koloroj por sistemo NTSC kaj 114 por PAL, vidiga memoro mankas;
  • Ĉefmemoro: 128 B;
  • Kartoĉo: 4 KB, poste 32 KB per komutado de memorblokoj (bank switchingpaging).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ataritimes.com/2600/index.html greke http://www.jakkstvgames.com greke http://www.thedoteaters.com/play3sta1.htm greke http://www.atarimuseum.com/videogames/consoles/2600/Atari_case_history.html


Ŝablono:Ĝermo-teknologio