Templo de Atena Nike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atenea Templo)
Templo de Atena Nike
helena temploarkeologia lokotemplo [+]

LandoGrekio
RegionoAteno
Koordinatoj37° 58′ 17″ N, 23° 43′ 30″ O (mapo)37.971523.7249Koordinatoj: 37° 58′ 17″ N, 23° 43′ 30″ O (mapo)

Templo de Atena Nike (Grekio)
Templo de Atena Nike (Grekio)
DEC
Map
Templo de Atena Nike
Vikimedia Komunejo:  Temple of Athena Nike (Athens) [+]
vdr

La Templo de Atena Nike, aŭ Venka Atena (greke Αθηνάς Νίκης), memorigas la venkon kontraŭ la persoj en la batalo de Salamino (448a.K). La ideo pri ĝia konstruado en la Akropolo de Ateno, estiĝis en 449 a.K, post la paciĝo kun la persoj. Tamen, Periklo oponiĝis al ĝia konstruado kaj la laboro ne komenciĝis ĝis la jaro 421 a.K, dum la Peloponeza milito (431 a.K-404 a.K).

Pri la projekto okupiĝis Kalikrato (Καλλικράτης, arkitekto kiu ankaŭ kunlaboris en la konstruado de la Partenono, kune kun Iktino), kiu dizajnis templon el ionika ordo kiu devis adaptiĝi al la malgranda spaco destinita por ĝi.

En ĝia interno troviĝis ksoanono, bildo de Atena personigita kiel "Nike", aŭ flugilhavanta diino, simbolo de marmilitaj venkoj, al kiu oni senflugiligis por ke la diino neniam povu forlasi la urbon. Sed la tempo ne estis destinita por gastigado de grandaj kunvenoj, por tiaj aliaj celoj oni konstruis altaron antaŭ ĝi, kiu permesis la subĉielan celebradon.

La templo en ĝia nuna stato estis zorgeme restaŭrita, sed ĝi perdis parton de la entablemento, la kovraĵo kaj la frontonoj.