Batalo de Salamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monumento por la Batalo de Salamino, duoninsulo Kinosura, insulo Salamis, Grekio.

La Batalo de SalamisSalamino (antikva greka: Ναυμαχία τῆς Σαλαμῖνος, Naŭmaĥia tēs Salaminos) estis batalo inter alianco de grekaj urboŝtatoj kaj la Persa Imperio en 480 a.K., en la markolo inter la kontinento kaj Salamis, nome insulo en la Sarona Golfo proksime de Ateno. Ĝi markis la alt-punkton de la dua persa invado de Grekio, kiu estis komencinta tiun printempon.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Por bloki la persan antaŭeniĝon, malgranda forto de grekoj blokis la montopasejon de Termopiloj, dum Aten-hegemonia aliancita mararmeo retenis la persan floton en la proksima markolo de Artemizio. En la rezulta Batalo de Termopiloj, la ariergardo de la greka trupo estis ekstermita, dum en la Batalo de Artemizio la grekoj havis gravajn perdojn kaj retiriĝis post la perdo ĉe Termopiloj. Tio permesis al la persoj konkeri Beotion kaj Atikon. La aliancanoj pretiĝis defendi la Istmon de Korinto dum la floto retiriĝis ĝis proksima insulo Salamis.

Kvankam peze nombrosuperitaj, la grekaj aliancanoj estis persvaditaj fare de la atena generalo Temistoklo alporti la persan floton al batalo denove, en la espero ke venko malhelpos marameajn operaciojn kontraŭ la Peloponezo. La persa reĝo Kserkso ankaŭ estis fervora pri decida batalo. Kiel rezulto de kaptilo fare de la parto de Temistoklo, la persa mararmeo velis en la Markolon de Salamis kaj provis bloki ambaŭ enirejojn. En la malvastaj kondiĉoj de la markolo la grandaj persaj nombroj estis aktiva malhelpo, kiam ŝipoj luktis por manovri kaj iĝis malordaj. Profitante la ŝancon, la greka floto formiĝis en linio kaj gajnis decidan venkon.

Kserkso tiam retiriĝis al Azio kun multo da sia armeo, forlasante Mardonion por kompletigi la konkeron de Grekio. Tamen, la sekvan jaron, la resto de la persa armeo estis decide batita ĉe la Batalo de Plateo kaj la persa mararmeo ĉe la Batalo de Mikale. Poste la persaj faris ne pli da provoj por konkeri la grekan kontinenton. Tiuj bataloj de Salamis kaj Plateo tiel markis turnopunkton en la kuro de la Grek-persaj militoj kiel tutaĵo; de tiam pluen, la grekaj polisoj prenus la ofensivon. Kelkaj historiistoj kredas ke persa venko estus renversinta la evoluon de Antikva Grekio, kaj per etendaĵo de okcidenta civilizo, kaj tio igis ilin aserti ke Salamis estis unu el la plej signifaj bataloj en homa historio.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Burn, A.R. (1985). "Persia and the Greeks" in The Cambridge History of Iran, Volume 2: The Median and Achaemenid Periods, Ilya Gershevitch, ed. Cambridge University Press.
  • Fehling, D. (1989). Herodotus and His "Sources": Citation, Invention, and Narrative Art. Translated by J.G. Howie. Leeds: Francis Cairns.
  • FINLEY, Moses. (1972) “Introduction”, Thucydides – History of the Peloponnesian War (translated by Rex Warner). Penguin.
  • Garoufalis N. & Demetrius, Η. (1998). ναυμαχία της Σαλαμίνας, η σύγκρουση που άλλαξε τον ρού της ιστορίας (The battle of Salamis, the conflict that changed the flow of history), Στρατιωτική Ιστορία (Military History) magazine, issue 24, August.
  • Green, Peter (1970). The Year of Salamis, 480–479 BC. London: Weidenfeld and Nicolson (ISBN 0-297-00146-9).
  • Green, Peter (1998). The Greco-Persian Wars. Berkeley: University of California Press (hardcover, ISBN 0-520-20573-1) (paperback, ISBN 0-520-20313-5).
  • Hanson, Victor Davis (2001). Carnage and Culture: Landmark Battles in the Rise of Western Power. New York: DoubleDay, 2001 (hardcover, ISBN 0-385-50052-1); New York: Anchor Books (paperback, ISBN 0-385-72038-6).
  • Ιστορία του Ελληνικού Έθνους (History of the Greek nation) vol Β, Εκδοτική Αθηνών (Editorial Athens) 1971.
  • Holland, Tom (2005). Persian Fire. London: Abacus (ISBN 978-0-349-11717-1).
  • Köster, A.J. (1934). Studien zur Geschichte des Antikes Seewesens. Klio Belheft 32.
  • Lazenby, JF. (1993). The Defence of Greece 490–479 BC. Aris & Phillips Ltd. (ISBN 0-85668-591-7).
  • Lee, Felicia R. (2006). A Layered Look Reveals Ancient Greek Texts The New York Times, 27a Novembro 2006.
  • Pipes, David (1998-9)Herodotus: Father of History, Father of Lies. Arkivita el la originalo je January 27, 2008. Alirita 2008-01-18.
  • Strauss, Barry (2004). The Battle of Salamis: The Naval Encounter That Saved Greece—and Western Civilization. New York: Simon and Schuster (hardcover, ISBN 0-7432-4450-8; paperback, ISBN 0-7432-4451-6).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]