Temistoklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ostracismo

Temistoklo naskiĝis en 525 a.K. en Ateno, apartenis al familio de malgrandaj komercistoj sen riĉeco, estis politikisto kaj granda generalo. Li havis gravan rolon en la venko de grekoj en la dua persa milito.

Li partoprenis en la batalo de Maratono. Poste estis evidente al li ke la futuro de Ateno dependos de mararmeo. Arkonto de Ateno en 493 a. K., stratego en -490 kaj ĉefo de la partio popola de demokratiistoj, ekde 483 a. K., li uzis la rentojn de la minoj de arĝento de Laurion por konstrui militajn triremojn, kaj disvolvi kaj fortigi la havenon de Pireo.

Kiam la danĝero de invado de persoj restis okulfrapa, li sukcesis konvinki la grekojn de malsamaj ŝtat-urboj unuiĝi en la Tutgreka ligo.

Dum la batalo de Salamino en 480 a. K., Ateno, kiu havis 200 ŝipojn, povis oferi 150 triremojn po la 310 kiujn havis la grekojn. Temistoklo komandis la grekan ŝiparon, kaj, danke al lia strategio, ili venkis la persan ŝiparon.

Temistoklo klopodis garantii sekurecon al Ateno, sekvante sia mara politiko, igis kontrui la grandajn murojn ligante Ateno al Pireo, malgraŭ la opozicio de Sparto.

Dotita de granda karismo kaj elokvenco, avida de glorio kaj riĉeco, li tute ne havis skrupulojn kiel politikisto. Aristido la Justulo akuzis lin ke li deturnas la publikan monon, kaj li, per sia influo apud la popolo, sukcesis ekzili Aristidon.

Sed la amo de Temistoklo al lukso, kaj lia tirana orgojlo, malkontentigis siajn samŝtatanojn. Li konfliktis kun Kimon, filo de Miltiado, pri la strategio por sekurigi la atenan hegemonion. Temistoklo pensis, korekte, ke la plej granda minaco al Ateno estis Sparto, ne la Persa imperio.

Pro tiuj konfliktoj, li estis ekzilita per ostracismo. Li rifuĝis unue en Argos, kie li stimulis ribelon kontraŭ Sparto. En morta danĝero, li rifuĝis al persa reĝo Artaĥŝaŝt, filo de Kserkso, kiun Temistoklo venkis en Salamino. La reĝo donis al li la estraron de la grekaj urboj sub persa kontrolo en Azio. Tiun oficon li havis ĝis sia natura morton en 460 a. K. 65 jaraĝa.