Batalo de Maratono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta eventojn de la unuaj fazoj de la Grek-persaj militoj, kiam okazis la Batalo de Maratono
Dario la 1-a (greka vazpentraĵo)

La Batalo de Maratono (greke: μάχη τοῦ μαραθῶνος, Maĥē tu Marazōnos) okazis en 490 a.K., dum la unua persa invado de Grekio. Ĝi estis batalita inter la civitanoj de Ateno, helpita fare de Plateo, kaj persa trupo estrita fare de Datis kaj Artafernes. La batalo estis la kulmino de la unua provo de Persio, sub reĝo Dario la 1-a, subigi Grekion. La greka armeo decide venkis super la pli multaj persoj, markante turnopunkton en la Grek-persaj militoj.

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

Dekomenca dispono de trupoj ĉe Maratono
Bildo de rekonstruitaj strandoj de persaj ŝipoj ĉe Maratono antaŭ la batalo.
Moderna bildo de falango de grekaj hoplitoj
Persa infanterio (probable Persaj Senmortuloj), montritaj sur frizo en Daria palaco, Susa

La unua persa invado estis respondo al greka implikiĝo en la Ionia Ribelo, kiam Ateno kaj Eretrio sendis forton por apogi la grandurbojn de Ionio en ilia provo faligi persan regadon. La atenanoj kaj eretrianoj sukcesis pri kaptado kaj bruligado de Sardeso, sed ili estis devigitaj retiriĝi kun gravaj perdoj. En respondo al tiu atako, Dario ĵuris bruldetrui kaj Atenon kaj Eretrion. Laŭ Herodoto, Dario petis sian arkon, li lokis sagon sur la ŝnuron kaj li eligis ĝin supren direkte al ĉielo, kaj kiam li pafis en la aeron li diris: "Zeŭso, permesu min preni venĝon sur la atenanoj! ". Ankaŭ li mendis unu el siaj servistoj, diri al li, ĉiun tagon antaŭ vespermanĝo, tri fojojn: "Majstro, memoru la atenanojn."[1]

Dum la batalo, Sparto kaj Ateno estis la du plej grandaj urboŝtatoj. Post kiam la ionia ribelo estis finfine disbatita per la persa venko ĉe la Batalo de Lade en 494 a.K., Dario komencis planojn subigi Grekion. En 490 a.K., li sendis maramean specialtrupon sub Datis kaj Artafernes trans la Egeon, por subigi la Cikladojn, kaj tiam por fari punajn atakojn sur Ateno kaj Eretrio. Atinginte Eŭbeon en somermezo post sukcesa kampanjo en la Egeo, la persoj daŭrigis sieĝi kaj kapti Eretrion. La persa trupo tiam velis al Atiko, alteriĝante en la golfo proksime de la urbo Maratono. La atenanoj, aligitaj de malgranda forto de Plateo, marŝis al Maratono, kaj sukcesis pri blokado de la du elirejoj de la ebenaĵo de Maratono.

La grekoj ne povis esperi alfronti la pli bonan persan kavalerion; tamen, sciinte ke la persa kavalerio provizore estis forestanta de la tendaro, Miltiades ordigis ĝeneralan atakon kontraŭ la persoj. Li plifortikigis siajn flankojn, logante la plej bonajn batalantojn de la persoj en sian centron. La rulaj flankoj envolvis la persojn, direktante al ili. La persa armeo falis en paniko direkte al siaj ŝipoj, kaj nombregoj estis buĉitaj. La malvenko ĉe Maratono markis la finon de la unua persa invado de Grekio, kaj la persa trupo retiriĝis al Azio. Dario tiam komencis kreskigi enorman novan armeon per kiu li intencis tute subigi Grekion; tamen, en 486 a.K., liaj egiptaj subuloj ribelis, senfine prokrastante ajnan grekan ekspedicion. Post kiam Dario mortis, lia filo Kserkso la 1-a rekomencis la preparojn por dua invado de Grekio, kiu finfine komencis en 480 a.K.

La Batalo de Maratono estis akvodislimo en la Grek-persaj militoj, montrante al la grekoj ke la persoj povus esti batitaj; la fina greka venko en tiuj militoj povas esti observita komenciĝanta ĉe Maratono. Ekde la sekvaj du cent jaroj oni vidis la ascendon de la klasika greka civilizo, kiu estis elteneme influa en okcidenta socio, kaj la Batalo de Maratono ofte estas vidita kiel pivota momento en eŭropa historio. La batalo eble estas nun pli fama kiel la inspiro por la maratono. Kvankam opiniite historie malpreciza, la legendo de la greka mesaĝisto Feidipido kuranta al Ateno kun novaĵo de la venko iĝis la inspiro por tiu sporta okazaĵo, lanĉita ĉe la Atenaj Olimpikoj de 1896, kaj origine kuro inter Maratono kaj Ateno.

Greka bronza kasko kaj la kranio trovita ene de ĝi el la Batalo de Maratono, nune ĉe la Royal Ontario Museum, Toronto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herodotus Book 5: Terpsichore, 105 "...he inquired into who the Athenians were; and when he had been informed, he asked for his bow, and having received it and placed an arrow upon the string, he discharged it upwards towards heaven, and as he shot into the air he said: "Zeus, that it may be granted me to take vengeance upon the Athenians!" Having so said he charged one of his attendants, that when dinner was set before the king he should say always three times: "Master, remember the Athenians.""

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj studoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans W. Giessen, Mythos Marathon. Von Herodot über Bréal bis zur Gegenwart. Verlag Empirische Pädagogik, Landau (= Landauer Schriften zur Kommunikations- und Kulturwissenschaft. Band 17) 2010. ISBN 978-3-941320-46-8.
  • Green, Peter. (1996) The Greco-Persian Wars. University of California Press. ISBN 0-520-20313-5.
  • Holland, Tom. (2006) Persian Fire: The First World Empire and the Battle for the West. Abacus. ISBN 0-385-51311-9.
  • Lacey, Jim. The First Clash: The Miraculous Greek Victory at Marathon and Its Impact on Western Civilization (2011), popular
  • Lazenby, J.F. The Defence of Greece 490–479 BC. Aris & Phillips Ltd., 1993 (ISBN 0-85668-591-7)
  • Lloyd, Alan. Marathon: The Crucial Battle That Created Western Democracy. Souvenir Press, 2004. (ISBN 0-285-63688-X)
  • Davis, Paul. 100 Decisive Battles. Oxford University Press, 1999. ISBN 1-57607-075-1
  • Powell J., Blakeley D.W., Powell, T. Biographical Dictionary of Literary Influences: The Nineteenth Century, 1800–1914. Greenwood Publishing Group, 2001. ISBN 978-0-313-30422-4
  • Fuller, J.F.C. A Military History of the Western World. Funk & Wagnalls, 1954.
  • Fehling, D. Herodotus and His "Sources": Citation, Invention, and Narrative Art. Translated by J.G. Howie. Leeds: Francis Cairns, 1989.
  • Finley, Moses. (1972) “Introduction”, Thucydides: History of the Peloponnesian War, translated by Rex Warner, Penguin.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Academic Publishing Wiki
Academic Publishing Wiki
The Academic Publishing Wiki has a journal article about this subject:


Arkivigite je 2013-04-08 per la retarkivo Wayback Machine

Koordinatoj: 38° 07′ 05″ N 23° 58′ 42″ O / 38.11806 °N, 23.97833 °O / 38.11806; 23.97833 (mapo)